dimanche 12 novembre 2017

Naŭa etapo : Bruselo

Nur unu nokton ni gastis ĉe Jannie kaj Johan kaj same dum nia lasta 9-a etapo en Bruselo ĉe Aline kaj Jean-Marc.
Niaj bruselaj gastigantoj havas tre interesan domon 3-nivelan sur deklivo. Estas interese ke ili ĝuas 3 ĝardenetojn, ĉiuj je malsamaj niveloj.

Ĉisupre, la ĝardeneto de la 2-a nivelo fotita de la alia ĝardeneto ĉe la 3-a nivelo. Ĉu ne bele ?


Aline kaj Jean-Marc kun miaj filoj. Estis matene tuj antaŭ nia foriro kaj la 2 filinoj, Clara kaj Lucie, ankoraŭ ne vekiĝis... Aline kaj Jean-Marc ne estas Esperantistoj sed sufiĉe apogas la ideon. Clara, la plej aĝa filino, estas membro de la Verdaj Skoltoj.

Sen niaj gastigantoj, ni vespere vizitis la centron de Bruselo. Estis sabate kaj turistoj nekredeble multis ĉie en la centro. Ni manĝis vaflojn, rigardis la luksajn montrofenestrojn de la vendejoj.

Tiel finiĝas nia vojaĝo tra Belgio kaj Nederlando. Multe da memoraĵoj, multe da simpatiaj gastigantoj, kiuj estas kompreneble bonvenaj ĉe ni en Noisy-le-Grand.

2 commentaires:

  1. Saluton!

    Mia nomo estas Kirill, mi estas Esperantisto el Moskvo, Rusio. Mi serĉas Esperantistojn kun sperto de blogado ĉe blogspot.com por mia projekto. Ĝi nomiĝas Moskvio (https://moskvio.blogspot.com) kaj celas liveri al internacia aŭditorio interesan informon pri la historia centro de Rusio. Mi serĉas kunlaborantojn, kiuj tradukados materialojn de la projekto el Esperanto en siajn lingvojn kaj publikigados ilin en nacilingvaj versioj. Ĉu vin povus interesi kunlaboro en ĉi tiu projekto? Antaŭdankon.

    Kun estimo,
    Kirill Ŝvedov.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton,
      Nur hodiaŭ mi vidas vian peton.
      Bedaŭrinde, mi ne havas tempon por kunlabori kun vi. Post kelkaj jaroj, mi emeritiĝos kaj estos malpli okupita ol nun.
      Kuraĝon al vi...
      Aleks

      Supprimer

07/08/2019 : Lasta tago

Hodiaŭ, mi forflugos al mia lando. Sed ĉi-matene, ni denove refaros la promenadon kiun ni jam faris la 31-an de julio, Anton, Nataŝa kaj mi....