samedi 28 octobre 2017

Kvara etapo : Lunteren

En Lunteren okazis la ĉiujara KKPS, tio estas la "Klaĉ-Kunveno Post-Somera". En arbaro, ĝi situas je 4 km for de la centro de Lunteren. Tie la junuloj de NEJ havis siajn ĝeneralan jarkunsidon kaj estrarkunsidon.



En sama ĉambro, ĉio okazis : la akceptejo, la kuirejo, la salono-manĝejo kiu transformiĝis la sekvan tagon en dancejo kaj ludejo por la halovena balo. Je vendrede vespere la partoprenantoj alvenas iom post iom.



En la urbocentro, okazis la Zamenhoffesto. Tie, gejunuloj de KKPS miksiĝis kun pli maljunaj Esperantistoj el Nederlando kaj Belgio. Eblis aùskulti 3 prelegoj kaj la koncerton de Kajto kiu festis sian 30-jaran jubileon.


Dum la halovena balo, kelkaj ŝatas timigi la aliajn...



 dum aliaj preferas alivesti sin...




aù nur ŝminki la visaĝon...



kaj ĉiuj ludas aù dancas.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire

07/08/2019 : Lasta tago

Hodiaŭ, mi forflugos al mia lando. Sed ĉi-matene, ni denove refaros la promenadon kiun ni jam faris la 31-an de julio, Anton, Nataŝa kaj mi....