Borne estas urbeto iom norde de Hengelo, en sudorienta parto de Nederlando. Ni gastis ĉe Sandra, Axel kaj iliaj gefiloj Esther kaj Ede, kiuj estas ankaù Verdaj Skoltoj kiel mia plej aĝa filo Anh Tuan.
Pro tio ke Borne estas iom malproksime de famaj lokoj, Sandra kaj Axel ne havas tiom da gastoj...
Supre, jen fotaĵo de la familio sen la filo Ede kiu jam frumatene iris lernejen. La gefiloj biciklas ĉiutage 10 km ir- kaj revenvojaĝe por viziti la lernejon. Du katoj ankaù kunvivas kaj tio multe okupis miajn du filojn. Ĉe Sandra kaj Axel, oni bonguste manĝas vegetarane.
Lunde posttagmeze ni vizitis la ĉirkaùaĵon de kastelo kaj poste promenis en apuda arbaro.
En la ĉirkaùaĵo de la kastelo kaj eĉ en la urbeto Borne, la domoj kiuj iam apartenis al la posedantoj de la kastelo estas facile rekoneblaj pro la fenestrokovriloj blankenigraj kaj la nigraj pordoj. Tie vivis la viro kiu prizorgis la ĉevalojn.
Dum la promenado en la arbaro, ni trovis tiun strangan ĉareton kie aĉeteblis diversaj kamparaj produktaĵoj. Neniu deĵoris, oni do mem aĉetis kaj metis la monon en ujon.
Vespere, mi kuniris kun Sandra, ŝia filino, alia najbaro kaj miaj filetoj al apuda urbo Hengelo por muziki akordeone. En tiu asocio, oni lernas akordeonon. Tiu fotaĵo montras la studentoj de la 1-a nivelo. Entute estas 4 niveloj.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire