Post kelkaj vojeraroj pro mia ne ĝisdatumigita navigilo, ni alvenis ĉe niaj gastigantoj, Johan kaj Jannie. Pli ĝuste, ni gastis en ilia "kampara domo", proksime de urbeto Ursem.
Ĉisupre, la kampara domo de Jannie kaj Johan apud kanalo, tute izolite en la kamparo.
Sub tiu kovrita gisaĵa kuvego estas profunda puto, je ĉirkaŭ 40 metrojn, el kiu supreniras gasa (metana) akvo. La akvo estas forjetita en la kanalon dum la gaso estas ankoraŭ uzita por funkcigi la gaslampojn kaj la gasfornelon de la malnova parto de la domo kie vivis la geavoj kaj gepatroj de Jannie.
La malnova parto de la familia domo fariĝis kvazaŭ kampareca muzeo. Oni lasis ĉiujn objektojn ĉe ĝia kutima loko. Mankas nur la dommastrino kiu mortis antaŭ pli malpli 20 jaroj.
Ne nur la kampara domo meritis ke ni tranoktu ĉe Johan kaj Jannie. Ili ankaŭ bonguste preparis manĝaĵon por ni kaj vizitigis al ni belegan vilaĝon de fiŝkaptistoj "De Rijp". Kompreneble, la nuntempaj loĝantoj ne plu estas fiŝkaptistoj sed la aspekto de la vilaĝo tute ne ŝanĝiĝis. Ĝi nun fariĝis turista vilaĝo.
Proksime de urbeto Borne, ni jam spektis ĉareton kie oni povis aĉeti memfaritajn varojn sen vendisto. Oni mem enmetis monon en monujon... Ĉifoje, mi trovis ĉemure skatolon kie eblis pruntepreni librojn. Amuze, ĉu ne ?!





Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire