GRONINGEN
Post Borne, ni vojaĝis al urbo Groningen, "Groningue" en la franca lingvo. Kial do la Francoj ĉiam transformas la nomojn de fremdaj propraj nomoj ? Pluse, "Groningue" aŭdiĝas groteske por Franclingvanoj.Ni loĝis ĉe Ineke, kiu estas sufiĉe fama en sia lando pro ŝia agado. Ŝi lernis Esperanton kiam ŝi 16-jariĝis... Ineke ŝajne multe amuziĝis spektante la ludojn kaj agojn de miaj 2 plej junaj filoj. Ŝi tute ne plendis ilian bruadon !!! Tre bedaŭrinde mi tute forgesis foti nian karan gastigantinon kaj ŝian domon...
Jen kelkaj fotoj de la urba centro :
Ĉe la "granda placo" staras la urbodomo novklasika. Fakte, plej multaj vidindaĵoj troviĝas ĉirkaù tiu placo.
Tiu konstruaĵo el la 17-a jarcento estas prezentita kiel renesanca domego eble pro la konkoj...
Ĝi utilis kiel perceptejo por la regionaj impostoj, kaj poste por la grifeliĝo de la altvaloraj metaloj
en la 19-a jarcento. Hodiaŭ, ĝi utilas kiel trinkejo kaj restoracio.
Eblas supreniri la turon de la preĝejo Sankta Marteno kiu altas je 97 metroj. Oni supreniras per spirala tre mallarĝa ŝtuparo. Iom komplike sed amuze estas pluiri kiam oni renkontas grupon kiu malsupreniras dum oni supreniras... Mi nombris pli ol 260 ŝtupojn, sed mi ne tute certas pri mia kalkulo. Dum la suprenirado, estas kelkaj salonoj kie videblas kariljonon, sonorilojn je diversaj grandoj, sed neniu klarigo legebla ĉu en la Nederlanda ĉu en aliaj lingvoj. Tio mankis... Tute supre, oni povas vidi la tutan urbon je ĉiuj flankoj.
Mi ankaù bedaŭras ke la preĝejoj estas ne viziteblaj kaj sen ajna informo pri tio.
Mi ankaù bedaŭras ke la preĝejoj estas ne viziteblaj kaj sen ajna informo pri tio.
Mi ĉiam miras ke la fenestroj de la privataj domoj estas tiom grandaj kaj senkurtenaj. Oni do ĉion povas vidi interne... Ŝajnas ke Nederlandanoj tiel volas montri ke nenio meritas esti kaŝita... Tre ofte la fenestroj aspektas belegaj kaj montras kolektojn da diversaj objektoj, ĝenerale artaj kaj arte kunmetitaj, foje amuzaj kiel tiu kolekto da simioj. Hazarde, aperas ankaù 2 grandaj simioj...
Ĉe la kanaloj, preskaù ĉie troviĝas velŝipoj. Vespere, ni eĉ manĝis bonguste patkukojn en velŝipa restoracio.
Dekstre, la gastejo, maldekstre, la domo de Marita kaj Mariam. Kia agrabla loko por ripozi, ĝui la naturon !
Mi ŝatas tiun foton. Tio estas vidaĵo de la domo de M&M sed de malantaŭe. Ĉio aspektas tute sovaĝa, pro tio mi ŝatas ĝin.
La 2 ĉevaletoj kiuj pace kaj netrude rigardas la turistojn. Malantaŭ la plej foraj bariloj komenciĝas la arbaro. Je jaùde niaj gastigantinoj promenigis nin tie.
Post bongusta kaj neordinara vespermanĝo, ni ludas sesope. Mi venkis !!!
La gastejo estas ankaŭ plena je surprizoj, ekzemple la ŝtuparo kiu kondukas al la ĉambroj.
Sed ĝi estas vera gastejo tre komforta.
HAULERWIJK
Je la 1-a de novembro, vespere, ni ekveturis al urbeto Haulerwijk, tie kie loĝas Marita kaj Mariam kiuj estas samtempe muzikistinoj en 2 grupoj, Kajto kaj Kapriole, kiuj kantas en Esperanto. Ni forlasis Groningen malfruvespere kaj jam noktis. Ni kiel ofte perdiĝis pro la eksa navigilo, kaj post preskaù 2 horoj da veturserĉado (por nur 35 km...), ni trafis teran vojeton kiu longis preskaŭ 800 metrojn, senlume. La domoj de Marita kaj Marian estas la lastaj ĉe la fino de la vojeto. Marita kaj Marian ne nur muzikumas, ili ankaŭ bredas kokojn, ĉevaletojn, kultivas la ĝardenon kie kreskas diversajn legomojn, prizorgas la bienon kun arbareto. Ili ankaŭ ludonas dometon al turistoj "maison d'hôtes" en la franca kiu estas samtempe senpaga gastigejo por Esperantistoj.Dekstre, la gastejo, maldekstre, la domo de Marita kaj Mariam. Kia agrabla loko por ripozi, ĝui la naturon !
Mi ŝatas tiun foton. Tio estas vidaĵo de la domo de M&M sed de malantaŭe. Ĉio aspektas tute sovaĝa, pro tio mi ŝatas ĝin.
La 2 ĉevaletoj kiuj pace kaj netrude rigardas la turistojn. Malantaŭ la plej foraj bariloj komenciĝas la arbaro. Je jaùde niaj gastigantinoj promenigis nin tie.
Post bongusta kaj neordinara vespermanĝo, ni ludas sesope. Mi venkis !!!
La gastejo estas ankaŭ plena je surprizoj, ekzemple la ŝtuparo kiu kondukas al la ĉambroj.
Sed ĝi estas vera gastejo tre komforta.











Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire