Unue, mi parolu pri nia gastiganto Boris. Li kaj ŝia edzino loĝas en apartamentaro kiu troviĝas iom alte, en supra parto de Opatija. La piedvojo kiu serpentumas al la loĝejo plej ekzotikas. De la salono, ili havas mirindan vidaĵon ĉe la maro. Sed ili havas alian loĝejon, pli foran, kamparecan (necesas 10 minutoj da aŭtado). Ĝi konsistas el du-ĉambra domo en grandega bieno kun vitejoj, fruktoarboj, legomejoj, herbaĵoj. Tie, Neven kaj mi tranoktis. La bienon, mi volas unue montri per kelkaj fotoj.
Boris kaj mi antaŭ la domo.
Maldektre estas la vitejo.
Apud la domo estas puto funkcianta.
Por akvumi la vegetaĵojn,
Boris havas 2 grandajn akvorezervujojn.
Vitejo por produkti vinon. Krom la vitejo,
Boris ankaŭ kreskigas vinberojn
por konsumi kiel fruktojn.
Ili estas senkernaj kaj vere bongustis.
Malantaŭ la domo, jen parto de la bieno.
Parteto de la legomejo videblas, kaj fruktarboj.
Ni vizitis la sidejon de la Esperanto societo en Rijeka kaj tie ni renkontis ageman Esperantiston, Vjeko, kun kiu ni babilis. La sidejo estas 3-ĉambra : la unua ĉambro organizita kiel biblioteko, la dua kiel oficejo kaj la tria kiel kursejo.
Vjeko en la oficejo
Tiu konstruaĵo nomiĝas la Esperanto centro. Fakte, ĝi estas nur monrimedo por la asocio de Rijeka. Tiu konstruaĵo estas tutjare ludonita al slolta organizo. Ni vizitis la domon kiu konstitas el ĉambregoj, kuirejo, 2 manĝejoj, bela teraso kun vido al la maro. Mi komprenis ke la skolta organizo sufiĉe multe pagas la luprenon kaj la asocio tiel bone prosperas finance. Malavantaĝo : la skoltoj vizitas la domon senaverte, la Esperantistoj ne povas uzi ĝin por organizi aranĝojn.
La Esperanto domo kun grafitoj ĉe la piliero
Ni vizitis tombejon kie estas enterigita
la unua kroata Esperantisto kiu estis virino.
Posttagmeze, Neven reiris al Zagrebo, Boris havis kunvenon enurbe kaj mi decidis fari longan promenadon, sola, ĉe la marbordo. Tre oportune estas farite 15 km-a vojo kiu permesas promeni longe de la maro sen trairi kiun ajn straton. Mi ne sukcesis fari la tutan ir kaj revenvojon (30 km estus iom tro multe !) sed mi marŝadis dum ĉirkaŭ 3 horoj kun belegaj vidaĵoj.
La vetero ne estis suna sed sufiĉe varma.
Tamen, la banantoj tre malmultis.
Ili eĉ tute ne vidiĝas sur tiu foto kaj la sekvantaj.
Mi ne kunportis la banveston.
Kia domaĝe !!!
Multaj golfetoj senhomaj kiel tiu-ĉi.
Nu, mi pasis 2 noktojn en Opatija. Mi tre ŝatis la kunestadon kun Boris. Mi tre esperas ke mi havos alian okazon renkontiĝi kun li kaj lia edzino.
Mi ne montras bildojn de Rijeka kaj Opatija ĉar mi ne trovis tiom da specialaj monumentoj kiuj kontrastas kun tiuj de Zagrebo. Kaj mi restis tre mallonge... Krome mi ne notis la nomon de la konstruaĵoj kaj monumentoj kiujn mi fotis. Tio absolute ne signifas ke tiuj 2 urboj ne meritas atenton.











Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire