mardi 24 octobre 2017

Dua etapo : Antverpeno 1/2

Hieraù, post 90 km da stirado sub pluvo, ni alvenis en Bazel, vilaĝo proksime de Antverpeno. Nin akceptis Ella, Eddy kaj iliaj gefiloj, Marieke kaj Jan. Ni ĝojis varman etoson kaj bongustan manĝaĵon.

Hodiaù Ella kondukis nin aùte al la "akvoŝipo" haveneto, speco de ŝipo tute nova kaj sufiĉe rapida kiu permesas al vilaĝaj loĝantoj proksime de la rivero iri al Antverpeno sen uzi aùton aù biciklon.



La "akvoŝipo"

Tuttage, ni vizitis la urbocentron de Antverpeno, ĉefe la muzeon "Le Mas" kaj la katedralon. Bonŝance ni ĝuis franclingve la viziton de la katedralo far de profesia gvidanto, kaj lernis multe pri Rubens kaj 4 el liaj ĉefverkoj.



Vido al la muzeo "Le Mas"


Bronzaj statuoj de la geŝiparestroj


Neatendite Eddy atendis nin ĉe la pramelŝipiĝejo kaj ni venis hejmen per belega vojo kun multaj klarigoj koncerne la nova digo, la inundejoj...





Tiu kastelo troviĝas je 100 metroj de la hejmo de Eddy kaj Ella. Ĝi apartenis al grafoj sed estis poste aĉetita kaj renovigita de la urbo.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire

07/08/2019 : Lasta tago

Hodiaŭ, mi forflugos al mia lando. Sed ĉi-matene, ni denove refaros la promenadon kiun ni jam faris la 31-an de julio, Anton, Nataŝa kaj mi....