Jen skulptaĵo de la juna Merkator kiu inventis la platglobon. Li naskiĝis en Rupelmonde kaj vivis tie dum sia infanaĝo antaù ol studi en Loveno kaj migri al Duisburg.
Ne eblas montri ĉion kion ni vidis... Mi do enmetas la plej laù mi interesajn fotaĵojn. Tiu supre montras la grandan radon de la muelilo. Oni ankoraù muelas grenojn por fari farunon, sed pro la novaj reguloj, nur bestoj rajtas ĝin manĝi.
La dentradado estas fera, sed la stabileco de la konstruo estas tute ligna. Eblas vidi parton de la trabaro maldekstre kaj supre.
Ne eblas detale klarigi kiel oni uzas la maran tajdon por funkciigi la muelilon, sed tiam kiam oni komprenas la funkciadon de la mekanismo, oni nur povas miri pri la homa inventemo.
Sama kastelo jam montrita hieraù sed fotita de alia loko.
Tiu ponteto kiu apudas la kastelon estas tre interesa. Unuavide, oni imagas ke ĝi estas "pendanta" ponteto pro la blua strukturo (granda drato kiu kuŝas supre de la pilieroj, kaj vertikalaj dratetoj kiuj retenas la ebenaĵon). Fakte, tiu strukturo ekzistis je la tempo de la grafo, sed tiam kiam la urbo aĉetis la kastelon, oni plifirmigis la stabilecon per trabo sub la ebenaĵo. La blua "pendanta" drataro nur dekoracias la ponton kaj memorigas al la vizitantoj (tiuj kiuj havas bonĉancon havi brilan gvidanton kiel ni !!!) la pasinton.
Ella kaj la filoj inventas novan koregrafion. Mi fotis la malantaùan parton de ilia bela domo kaj iom de la ĝardeno.
Kaj nun la alia parto de la ĝardeno.
Ella kaj la filoj inventas novan koregrafion. Mi fotis la malantaùan parton de ilia bela domo kaj iom de la ĝardeno.







Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire