vendredi 27 octobre 2017

Tria etapo : S'Hertogenbosch

Jen ni forlasis Flandrion kaj atingis S'Hertogenbosch (Den Bosch por la Nederlandoj) merkredvespere. Jam noktis kaj pro mia aùta  navigilo ne akurata, ni nur sukcesis atingi la hejmon de niaj gastigantoj kun grandaj malfacilaĵoj, kaj ni eĉ rendevuis kun Wim en la proksimeco. Li devis gvidi nin ĝis sia hejmo. Li biciklis kaj ni sekvis lin aùte...
Niaj gastigantoj, Wim kaj Mieke havas domon kun multaj ĉambroj kaj tiel povas gastigi sufiĉe da homoj samtempe. Ni restadis 2 noktojn kaj uzis 3 el la ĉambroj, sed je la 2-a nokto, alia nederlanda paro ankaù tranoktis en alia gasta ĉambro. Ni malkovris ke Wim kaj Mieke gastigis fremdulojn el pli ol 30 landoj. Kelkaj el la gastoj ne nur tranoktis kelkajn tagojn, sed foje semajnojn, eĉ monatojn...
Se Mieke kaj Wim ne tiom biciklus tra la mondo, ili povus malfermi hotelon... Lastjare, ili biciklis tra Vjetnamo kaj venontjare, ili biciklos ĉirkaù insulon Tajvano. Tre aventuremaj homoj !!!


Mieke, Wim kaj la filoj en la ekzotika ĝardeno


Pro la 500-jara datreveno de la forpaso de la fama pentristo Jeroen Bosch, okazis granda festivalo en Den Bosch dum 3 monatoj. La organizantoj venigis la ĉefverkojn de la muzeoj tutmonde, ĉar malmulte da originalaj ĉefverkoj posedas la urbo Den Bosch. Poste la ekspozicio vojaĝis al diversaj landoj. Kadre de la festivalo, nuntempaj artistoj memorige al Jeroen Bosch kreis multajn artaĵojn. 
Jen ekzemplo ĉisupre sur la ĉefa placo de la urbocentro. Artistoj konstruis kapelon por Maria kaj dekstre belaspektan puton kovrita de tegmento.




Ni ankaù vizitis la katedralon Sankta Johano. La stilo estas brabantgotika. Persone mi plej ŝatis la pentritajn volbojn.




Ĉisupre, estas bela kupra baptujo.


Supre de la apogarkoj, estas amuzaj groteskaj skulpitaj statuetoj kiuj eble inspiris Jeroen Bosch. Bedaùrinde, estas iom malfacile bone spekti ilin pro la distanco... Amuza afero estas ke oni aldonis unu statueton. Ĝi estas videbla sed ne facile fotebla per ordinara fotilo. Mi do fotis afiŝon kiu montras la statueton. Oni vidas anĝelon uzante poŝtelefonon por komuniki kun Dio. Eĉ estas telefonnumero indikita. Se oni telefonas, la elspenzo helpas la renovigon de la katedralo. Mi ne provis sed mia gastiganto klarigis ke ne Dio respondas sed aùdiĝas klarigoj pri la katedralo...




Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire

07/08/2019 : Lasta tago

Hodiaŭ, mi forflugos al mia lando. Sed ĉi-matene, ni denove refaros la promenadon kiun ni jam faris la 31-an de julio, Anton, Nataŝa kaj mi....