jeudi 15 août 2019

Dua vojaĝo : Enkonduko

Meze de julio, pro personaj kialoj, mi subite decidis vojaĝi, sed sola. Sola, ĉar 2 el miaj filoj kongresis en Finlando (IIK), kaj la 3-a estis en Hastings. Mia edzino preparis, kaj plupreparas ŝtatkonkurson. 
Mi rigardis la esperantajn eventojn kaj konstatis ke ili malmultis fine de julio, komence de aŭgusto pro UK...
Mi ne volis voĵaĝi malproksimen ĉar mi tute kontraŭas la uzadon de aviadiloj kiel transportiloj...
Nu, per intereto, mi trovis unu eventon instigan : "Esperanto boatado" 5-taga en Kroatio.
Kvin tagoj en Kroatio estas iom mallonga restado kaj mi tuj traserĉis gasteblecojn en Pasporta servo. Ili malmultis kaj verdire mi ne havis tiom da tempo por kontakti gastigantojn. Mi pensis ke estos ne malfacile trovi gastigantojn surloke kaj rezignis mesaĝi.
Mi tuj kontaktis la 2 organizantojn kaj... iom komplike resumi !!! Mi simpligu la aferon : iu Kroatinano (aŭ Kroatianino dirus unu zagreba Esperantisto), respondis al mi, kaj proponis prizorgi mian restadon en Zagrebo. Ŝi nomiĝas Nataŝa, kaj estas prezidantino de la Esperanto societo en urbo Sisak, proksime de Zagrebo. Nataŝa instigis min veni kaj prizorgi mian restadon. Iel, ŝi malinstigis min partopreni la "Esperanto-boatadon". Ni interŝanĝis multajn mesaĝojn, Nataŝa kaj mi, kaj mi decidis akcepti ŝian inviton. Restis al mi rezervi sidlokojn en trajno. Tamen, mi devus atendi pli ol deko da tagoj por trovi liberan sidlokon en trajno... Vole nevole, mi finfine rezervis sidlokojn en aviadilojn kaj mi ne fieras pri tio...


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire

07/08/2019 : Lasta tago

Hodiaŭ, mi forflugos al mia lando. Sed ĉi-matene, ni denove refaros la promenadon kiun ni jam faris la 31-an de julio, Anton, Nataŝa kaj mi....