Hodiaŭ, mi forflugos al mia lando. Sed ĉi-matene, ni denove refaros la promenadon kiun ni jam faris la 31-an de julio, Anton, Nataŝa kaj mi. Estas ĉiam agrable promenadi kun simpatiaj homoj, sur bela vojeto kun dolĉa vetero. Eĉ iu malagrabla telefonalvoko kiun ricevis Nataŝa ne sukcesis malbonigi la etoson.
Nun estas tempo fini tiun blogon. Mi ne scias ĉu mi havos aliajn oportunojn vojaĝi tiamaniere, sed mi ne plu volas blogumi ĉar tio forprenas multe de mia tempo kaj mi bone konscias ke la karbonspuro de tiuj retejoj ne estas sensignifa.
Tiu blogo cetere celas min. Ĝi estas memoraĵo por mi, eventuale por tiuj kiuj gastigis min.
Dankon al ĉiuj gastigantoj Dankon al tiuj kiujn mi ne menciis kiel la anojn de tiu asocio kiuj studas la "glagolitikan alfabeton" en kiu membras Nataŝa, al Jivo Pulitika, la sola juna Esperantisto kiun mi renkontis. Bedaŭrinde ke ni ne havis tiom da tempo por pli bone interkonatiĝi.
Dankegon al Nataŝa por ŝiaj afablo kaj strebado helpi min sukcesigi mian restadon en Kroatio.
lundi 19 août 2019
06/08/2019 : Antaŭlasta tago
Por mia antaŭlasta tago, mi decidis ankoraŭfoje viziti la urbon, sola kaj piede, revidi jam konatajn lokojn, kaj viziti 3 muzeojn : la muzeon de la urbo Zagreb, kiu estas estas Gradec, la muzeon Strossmayer, kaj la muzeo Mimara.
Jen la enirejo de la muzeo de la urbo Zagreb.
Estas domaĝe ke ne ĉiuj klarigoj estis tradukitaj anglalinve.
Mi ne scias kial mi elektis tiun foton... Eble vi rekonas Marson kaj Venuson ? Interesa afero estas ke mi ne pagis la enirkoston ĉar ili ne povis redoni la restmonon de mia monbileto de 200 kunaoj.
Post la vizito mi revenis kaj institis ke mi volis pagi sed la respondo estis : "we still do not have change, sorry", aŭ io simila.
05/08/2019 : Plia vizito de Zagrebo
Hieraŭ, mi ĉefe vizitis la "altan urbon" Gradec kaj mi havis celon por tio. Ĉar mi planis viziti Gradec hodiaŭ kun Neven, estis pli saĝe ke mi jam lernu per mi mem almenaŭ la geografion kaj la ĉefajn lokojn antaŭ ol aŭskulti la detalajn klarigojn historiajn, politikajn, etnajn, ktp. far mia gvidisto Neven.
Efektive, Neven kaj mi renkontiĝis ĉe la kutima rendevuejo ĉe la fama placo kaj duontage trairis Gradec. Mi povis kapti ĉiujn klarigojn de mia kunulo sensufere, senkapdolore...
Pri Gradec, mi jam afiŝis sufiĉe da fotoj hieraŭ. Mi aldonas tiun ĉi sube.
Post reveno al la urbo centro, ni eniris la ortodoksan preĝejon de Zagrebo. La ekstero ne estas eksterordinara, sed la interno... sufiĉe bela, ĉu ne ?!
Efektive, Neven kaj mi renkontiĝis ĉe la kutima rendevuejo ĉe la fama placo kaj duontage trairis Gradec. Mi povis kapti ĉiujn klarigojn de mia kunulo sensufere, senkapdolore...
Pri Gradec, mi jam afiŝis sufiĉe da fotoj hieraŭ. Mi aldonas tiun ĉi sube.
Turo Lotrscak kiu estis parto de la iama remparo de Gradec.
Preĝejo de la transfiguriĝo
dimanche 18 août 2019
04/08/2019 : Plia vizito de Zagrebo
Mi decidis viziti sole la kvartalon Gradec, ankaŭ nomita "alta urbo". Efektive, ĝi estas sufiĉe alta por funkciigi funikularon. Mi supreniris piede kaj vidis la ĉefajn vidindaĵojn.
Jen la placo kaj la preĝejo Sankta Marko.
La preĝejo ne estas grandega sed la tegmento
estas belega kun la 2 blazonoj :
tiu de la urbo (dekstre) kaj de la iama reĝlando
Kroatio-Dalmatio-Slavonio
Malantaŭa parto de la sama preĝejo
Maldekstre de la preĝejo, jen la domo
kie la registaro kunvenas
kaj kie la vicreĝoj kunvenis.
Dekstre de la preĝejo, stariĝas la kroata parlamento.
Alvido al la katedralo kaj, pli proksime,
la turo de la preĝejo Sankta Maria.
Denove en la urbo centro, jen la domo Kallina
en la stilo "Sécession" kiu tute ne similas
al la Nacia Arĥivejo, samstila,
kaj jam prezentita la 31-an de julio...
03/082019 : Vizito ĉe Ruza kaj Zlatko
Ĉimatene, Boris kondukis min al la bushaltejo de Rijeka, kaj post kafumado en apuda trinkejo kaj adiaŭoj, mi busis al Zagrebo kaj revenis al la hejmo de Nataŝa, dum ŝi estis kun ŝiaj gepatroj en urbo Sisak.
Posttagmeze, plian fojon, mi renkontis Neven en la urbocentro kaj ni kune iris perbuse al Velika Gorica ĉe Ruza kaj Zlatko. Ni malfacile trovis la ĝustan buson, perdiĝis pro tio ke fino de la stratnomo ne ĝustis kaj mia saĝtelefona navigilo tute ne trovis la adreson. En ilia domo, mi ĝuis tre riĉan diskuton kun Zlatko pri diversaj temoj kaj ĉefe pri lia eldona projekto "Lingva akcelilo" kiun li fin pretigas.
Posttagmeze, plian fojon, mi renkontis Neven en la urbocentro kaj ni kune iris perbuse al Velika Gorica ĉe Ruza kaj Zlatko. Ni malfacile trovis la ĝustan buson, perdiĝis pro tio ke fino de la stratnomo ne ĝustis kaj mia saĝtelefona navigilo tute ne trovis la adreson. En ilia domo, mi ĝuis tre riĉan diskuton kun Zlatko pri diversaj temoj kaj ĉefe pri lia eldona projekto "Lingva akcelilo" kiun li fin pretigas.
Zlatko kaj Ruza
02/08/2019 : Tuttagaj vizitoj en Rijeka kaj Opatija
Mi vizitis sufiĉe multe da lokoj en tiuj 2 urboj kaj mi iom konfuziĝas pri la vizitaj lokoj. Espereble, iu leganto de mia blogo korektos miajn erarojn...
Unue, mi parolu pri nia gastiganto Boris. Li kaj ŝia edzino loĝas en apartamentaro kiu troviĝas iom alte, en supra parto de Opatija. La piedvojo kiu serpentumas al la loĝejo plej ekzotikas. De la salono, ili havas mirindan vidaĵon ĉe la maro. Sed ili havas alian loĝejon, pli foran, kamparecan (necesas 10 minutoj da aŭtado). Ĝi konsistas el du-ĉambra domo en grandega bieno kun vitejoj, fruktoarboj, legomejoj, herbaĵoj. Tie, Neven kaj mi tranoktis. La bienon, mi volas unue montri per kelkaj fotoj.
Nu, mi pasis 2 noktojn en Opatija. Mi tre ŝatis la kunestadon kun Boris. Mi tre esperas ke mi havos alian okazon renkontiĝi kun li kaj lia edzino.
Mi ne montras bildojn de Rijeka kaj Opatija ĉar mi ne trovis tiom da specialaj monumentoj kiuj kontrastas kun tiuj de Zagrebo. Kaj mi restis tre mallonge... Krome mi ne notis la nomon de la konstruaĵoj kaj monumentoj kiujn mi fotis. Tio absolute ne signifas ke tiuj 2 urboj ne meritas atenton.
Unue, mi parolu pri nia gastiganto Boris. Li kaj ŝia edzino loĝas en apartamentaro kiu troviĝas iom alte, en supra parto de Opatija. La piedvojo kiu serpentumas al la loĝejo plej ekzotikas. De la salono, ili havas mirindan vidaĵon ĉe la maro. Sed ili havas alian loĝejon, pli foran, kamparecan (necesas 10 minutoj da aŭtado). Ĝi konsistas el du-ĉambra domo en grandega bieno kun vitejoj, fruktoarboj, legomejoj, herbaĵoj. Tie, Neven kaj mi tranoktis. La bienon, mi volas unue montri per kelkaj fotoj.
Boris kaj mi antaŭ la domo.
Maldektre estas la vitejo.
Apud la domo estas puto funkcianta.
Por akvumi la vegetaĵojn,
Boris havas 2 grandajn akvorezervujojn.
Vitejo por produkti vinon. Krom la vitejo,
Boris ankaŭ kreskigas vinberojn
por konsumi kiel fruktojn.
Ili estas senkernaj kaj vere bongustis.
Malantaŭ la domo, jen parto de la bieno.
Parteto de la legomejo videblas, kaj fruktarboj.
Ni vizitis la sidejon de la Esperanto societo en Rijeka kaj tie ni renkontis ageman Esperantiston, Vjeko, kun kiu ni babilis. La sidejo estas 3-ĉambra : la unua ĉambro organizita kiel biblioteko, la dua kiel oficejo kaj la tria kiel kursejo.
Vjeko en la oficejo
Tiu konstruaĵo nomiĝas la Esperanto centro. Fakte, ĝi estas nur monrimedo por la asocio de Rijeka. Tiu konstruaĵo estas tutjare ludonita al slolta organizo. Ni vizitis la domon kiu konstitas el ĉambregoj, kuirejo, 2 manĝejoj, bela teraso kun vido al la maro. Mi komprenis ke la skolta organizo sufiĉe multe pagas la luprenon kaj la asocio tiel bone prosperas finance. Malavantaĝo : la skoltoj vizitas la domon senaverte, la Esperantistoj ne povas uzi ĝin por organizi aranĝojn.
La Esperanto domo kun grafitoj ĉe la piliero
Ni vizitis tombejon kie estas enterigita
la unua kroata Esperantisto kiu estis virino.
Posttagmeze, Neven reiris al Zagrebo, Boris havis kunvenon enurbe kaj mi decidis fari longan promenadon, sola, ĉe la marbordo. Tre oportune estas farite 15 km-a vojo kiu permesas promeni longe de la maro sen trairi kiun ajn straton. Mi ne sukcesis fari la tutan ir kaj revenvojon (30 km estus iom tro multe !) sed mi marŝadis dum ĉirkaŭ 3 horoj kun belegaj vidaĵoj.
La vetero ne estis suna sed sufiĉe varma.
Tamen, la banantoj tre malmultis.
Ili eĉ tute ne vidiĝas sur tiu foto kaj la sekvantaj.
Mi ne kunportis la banveston.
Kia domaĝe !!!
Multaj golfetoj senhomaj kiel tiu-ĉi.
Nu, mi pasis 2 noktojn en Opatija. Mi tre ŝatis la kunestadon kun Boris. Mi tre esperas ke mi havos alian okazon renkontiĝi kun li kaj lia edzino.
Mi ne montras bildojn de Rijeka kaj Opatija ĉar mi ne trovis tiom da specialaj monumentoj kiuj kontrastas kun tiuj de Zagrebo. Kaj mi restis tre mallonge... Krome mi ne notis la nomon de la konstruaĵoj kaj monumentoj kiujn mi fotis. Tio absolute ne signifas ke tiuj 2 urboj ne meritas atenton.
01/08/2019 : Vojaĝo al Rijeka kaj Opatija
Hodiaŭ, mi ne faris indajn fotojn kaj neniun publikas. Menciinda afero estas ke ne estis sufiĉe da vojaĝantoj kaj ni do veturis per minibuso. Eble estis tro da vojaĝantoj kaj oni aldonis minibuson al la kutima buso. La 1-an de aŭgusto, multaj Kroatoj kaj alilandaj turistoj sin direktas al la adriatika maro kaj la aŭtoŝoseoj ne multas. Ankaŭ ni perdis tempon en la aŭtoŝtopiloj.
31/07/2019 : Promenado kaj vizitoj
Frumatene, ni rendevuas kun Anton, blinda Esperantisto, plej simpatia, ĉe tramhaltejo. Ni tramas ĝis la urbocentro, kaj suprize, la promenado ekas ĝuste en la centro, kvankam mi havas la impreson ke mi jam estas en arbaro malgraŭ kelkaj deklivaj bienoj ĉe unu flanko de la vojo. La promendado mallongas por ni, 1 horo inkluzive ir kaj revenvojo, sed eblus daŭrigi per pli sovaĝaj vojoj.
Anton, Nataŝa kaj mi
Post duŝi kaj ŝanĝi la vestojn, mi lasas Nataŝa kaj iras denove al la urbocentro por renkonti Neven kaj viziti pli da lokoj. Ni interalie vizitas la Nacian Arĥivejon konstruita en stilo "Sécession". Ni bonŝancas ke oni permesis al ni eniri la studsalonon kvankam ni ne havis enirpermesilon...
Fasado de la Nacia Arĥivejo
Granda studsalono
La plafono tre plaĉis al mi. Zomu kaj admiru ĝin.
Poste, ni iras al la stacidomo kaj bushaltejo por aĉeti biletojn al Rijeka kien ni iros la sekvantan tagon. Ni decidas ne vojaĝi pertrajne ĉar la tuta vojaĝo daŭras inter 5 kaj 6 horoj. Ni vojaĝos buse.
Fervojistoj havas montrofenestron
ene de la stacidomo por varbi pri Esperanto.
samedi 17 août 2019
30/07/2019 : Ĉe Spomenka
Hodiaŭ, kun Nataŝa kaj Nevan, ni iras al la domo de Spomenka Stimec. Ĝi situas en iom izolita loko, proksime de vilaĝeto, for je ĉirkaŭ 40 kilometroj nordoriente de Zagrebo. Spomenka invitis nin tagmanĝi. Post la tagmanĝo, ŝi vizitigis al ni sian domon, la kelon aranĝita kiel kunvenejo de verkistoj kaj aliaj eventoj. Ni ankaŭ vzitis alian domon de ŝia bieno kies uzo estas gastejo por turistoj el pli nordaj landoj, kiel Poloj, kiuj ferias ĉe la adriatika maro kaj tranoktas mezvoje. Fine, Spomenka invitis nin kafumi en sia hejmo kaj rakontis al ni interesan sperton kiu eble iam naskos novelon en Esperanto...
Domo de Spomenka
Kunvenejo de Spomenka, subdome
Gastejo de Spomenka
Post la tagmanĝo
vendredi 16 août 2019
29/07/2019 : Vizito de Zagrebo
Kun Neven, kiu estas profesie turistgvidisto, ni vizitis la centron de Zagrebo. Neven scias pli ol ordinara gvidisto pri historio, politiko kaj nekredeble multe klarigis pri sia lando. Ni haltis ĉe preskaŭ ĉiuj tratŝildoj kaj li komentis pri la vivo kaj gravaj aferoj pri la famuloj. Mi konfesas ke estis fojfoje tro multe da klarigoj por mia mensa atentkapablo.
En la centro de Zagrebo, preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj belas, plej ofte en "neo" stiloj (neo-renesenca, neo-baroka, neo-klasika) kiuj, laŭ mia kompreno ricevas alian nomon : stilo "historicisma". Plej multaj estis konstriitaj en la 19-a jarcento.
Estas interese ke multaj fasadoj estis renovigitaj dum aliaj tute ne, kiel vidiĝas ĉe tiu foto.
Malantaŭ tiu skulptaĵo nimita "la Futuro", vidiĝas la fakultato pri ekonomio. La skulptaĵo mem havas historion, sed jam ekzistas literaturo pri ĝi. Mi diru simple ke Spomenka Stimec "luktis" por altrudi (ĉu la vorto ĝustas ?) ĝin al la lokaj aŭtoritatoj.
Alia flanko de la skulpatĵo far de Jesper Neergaard.
Posttagmeze, kun Nataŝa, mi vizitas la muzeon pri fungoj. Ĝi situas tute apud la ĉefa placo
"Trg Josip Jelacica" en la 4-a aŭ 5-a etaĝo, kaj tio ebligis min foti la placon de la muzeo. La interesa afero estas ke la muzeo tute ne indikitas kaj ke ne ekzistas akceptejo, fine ke ni estis, Nataŝa kaj mi, la ununuraj vizitantoj. Kiel ni povis eniri tiun misteran muzeon ? Ĉar Nataŝa bone konas la inicianton de la muzeo kiu estis profesoro pri agrikulturo kaj nun, kiel emeritulo, sin dediĉas al tiu (nova ?) muzeo.
Bedaŭrinde, mi ne memoras la nombron da fungoj
kaj montrofenestroj, sed kredu min, ili multis.
Jen la placo "Trg Josip Jelacica" fotita de la muzeo pri fungoj.
Bedaŭrinde, la statuo de Josip Jelacina ne vidiĝas,
ĝi estas pli maldekstre...
28/07/2019 : Velika Gorica
Hodiaŭ, Nataŝa, Neven kaj mi, ni veturas al Velika Gorica. Tie, atendas nin Esperantistoj kun kiuj ni vizitos 2 lokojn.
Unue, ni iras al tradicia vilaĝeto kie oni rekonstruis kelkajn lignajn dometojn laŭ la tradicia konstrumetodo. La dometoj respegulas la vivmanieron de la kamparanoj antaŭ kelkaj jardekoj. Teretaĝe, estis la mebloj, vestoj, vazaroj... kaj subtegmenteje, kamparaj iloj aŭ manlaboriloj, ĉefe tiuj kiuj permesas teksi ŝtofojn.
Ni ankaŭ vizitis bienon de iu teknikisto kiu post emeritiĝo fariĝis kamparano kaj ĉevalbredisto. Bedaŭrinde, mi forgesis foti...
Unue, ni iras al tradicia vilaĝeto kie oni rekonstruis kelkajn lignajn dometojn laŭ la tradicia konstrumetodo. La dometoj respegulas la vivmanieron de la kamparanoj antaŭ kelkaj jardekoj. Teretaĝe, estis la mebloj, vestoj, vazaroj... kaj subtegmenteje, kamparaj iloj aŭ manlaboriloj, ĉefe tiuj kiuj permesas teksi ŝtofojn.
La viro kun blanka T-ĉemizo prizorgas la vilaĝeton
kaj invitas nin trinki alkoholaĵojn faritaj el fruktoj.
Teksilo
Lino
Ni ankaŭ vizitis bienon de iu teknikisto kiu post emeritiĝo fariĝis kamparano kaj ĉevalbredisto. Bedaŭrinde, mi forgesis foti...
jeudi 15 août 2019
27/07/2019 : Muzeo pri Artoj kaj Metioj, ktp
Kun Nataŝa kaj Roza, alia Esperantistino, ni vizitis la muzeon pri Artoj kaj Metioj. Estas amuze ke mi imagis tute alian muzeon : mi pensis ke oni ekspozicios ne nur objektojn sed ĉefe malnovajn ilojn kaj maŝinojn. Finfine, oni ekspozicias meblojn, skulptaĵojn, luksan vazaron, ktp.
l
La muzeo
Mi elektis tiun foton ĉar la tekruĉo kaj la taso tre
plaĉas al mi. Krome, tute hazarde, niaj vizaĝoj aperas
kiel en spegulo.
Ĉe la alia flanko de la strato, fronte al
la muzeo pri artoj kaj metioj,
staras la Nacia Kroata Teatro
Fronte al la Teatro troviĝas
la "Puto de la vivo"
Vid-al vide de la "Puto de la Vivo kaj de la teatro,
staras la universitato.
Pri la skulptaĵo, mi forgesis kiu estas tiu virino.
l
26/07/2019 : Botanika parko kaj muzeo Tesla
Vendrede, ni unue pasis iom da tempo en la Botanika ĝardeno. Ĝi estas granda parko, proksime de la centro, senpaga.
"Victoria Cruziana"
"Lotuso"
Poste, ni vizitis la muzeon Nikola Tesla. Ĝi kompreneble estas teknika muzeo kiu ĉefe montras la inventaĵojn de N. Tesla. En tiu muzeo kiel en la sekvantaj kiujn mi vizitis, homoj malmultis.
Nataŝa jam ofte vizitis tiun muzeon kun gefiloj
Jen la loĝejo de Nataŝa kaj ŝia aŭto
25/07/2019 : Promenado al monto Medvednica, ktp
Nataŝa proponis promenadon ĉe tiu fama monto. Ĝi situas norde kaj tutproksime de Zagrebo. estas interese noti ke ĉefurbo troviĝas ĉe la piedo de monto. Necesis trami kaj piediri ĝis la startpunkto. La plano estis piediri ĝis la supro kaj reveni perbuse. Agrabla promenado, ne tro malfacila malgraŭ la varmo. Alvenante supren, ne estis klare ĉu buso venos ĉar la hortabulo estis ne tiel klara... Ni atendis longe kaj fine migris al alia bushaltejo onidire pli fidinda, tamen buso ne venis. Ni do petveturis kaj unu aŭto haltis kaj kondukis nin al alia loko, de kie ekis vojeto. Mi ne tute bone komprenis ĉu la ŝoforo diris ke ni trovos buson survoje. Finfine, ni neniam trovis buson kaj eĉ ne renkontis aŭtoŝoseon. Ni revenis al Zagrebo piede kaj lacege, speciale por Nataŝa kiu ne tre ŝatas malsupreniri pro ŝiaj genuoj...
Je la komenco, ni plenenergiis !
Vespere, post duŝo, ni trovis ankoraŭ iom da energio por ĉeesti senpagan orgenkoncerton en la katedralo. Mi miris pro la fakto ke la katedralo ŝajnis plenplena.
Inscription à :
Commentaires (Atom)
07/08/2019 : Lasta tago
Hodiaŭ, mi forflugos al mia lando. Sed ĉi-matene, ni denove refaros la promenadon kiun ni jam faris la 31-an de julio, Anton, Nataŝa kaj mi....
-
Mi vizitis sufiĉe multe da lokoj en tiuj 2 urboj kaj mi iom konfuziĝas pri la vizitaj lokoj. Espereble, iu leganto de mia blogo korektos mia...
-
Frumatene, ni rendevuas kun Anton, blinda Esperantisto, plej simpatia, ĉe tramhaltejo. Ni tramas ĝis la urbocentro, kaj suprize, la promena...
-
Nur unu nokton ni gastis ĉe Jannie kaj Johan kaj same dum nia lasta 9-a etapo en Bruselo ĉe Aline kaj Jean-Marc. Niaj bruselaj gastigantoj ...

















































