Nataŝa proponis promenadon ĉe tiu fama monto. Ĝi situas norde kaj tutproksime de Zagrebo. estas interese noti ke ĉefurbo troviĝas ĉe la piedo de monto. Necesis trami kaj piediri ĝis la startpunkto. La plano estis piediri ĝis la supro kaj reveni perbuse. Agrabla promenado, ne tro malfacila malgraŭ la varmo. Alvenante supren, ne estis klare ĉu buso venos ĉar la hortabulo estis ne tiel klara... Ni atendis longe kaj fine migris al alia bushaltejo onidire pli fidinda, tamen buso ne venis. Ni do petveturis kaj unu aŭto haltis kaj kondukis nin al alia loko, de kie ekis vojeto. Mi ne tute bone komprenis ĉu la ŝoforo diris ke ni trovos buson survoje. Finfine, ni neniam trovis buson kaj eĉ ne renkontis aŭtoŝoseon. Ni revenis al Zagrebo piede kaj lacege, speciale por Nataŝa kiu ne tre ŝatas malsupreniri pro ŝiaj genuoj...

Je la komenco, ni plenenergiis !
Vespere, post duŝo, ni trovis ankoraŭ iom da energio por ĉeesti senpagan orgenkoncerton en la katedralo. Mi miris pro la fakto ke la katedralo ŝajnis plenplena.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire