En la centro de Zagrebo, preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj belas, plej ofte en "neo" stiloj (neo-renesenca, neo-baroka, neo-klasika) kiuj, laŭ mia kompreno ricevas alian nomon : stilo "historicisma". Plej multaj estis konstriitaj en la 19-a jarcento.
Estas interese ke multaj fasadoj estis renovigitaj dum aliaj tute ne, kiel vidiĝas ĉe tiu foto.
Malantaŭ tiu skulptaĵo nimita "la Futuro", vidiĝas la fakultato pri ekonomio. La skulptaĵo mem havas historion, sed jam ekzistas literaturo pri ĝi. Mi diru simple ke Spomenka Stimec "luktis" por altrudi (ĉu la vorto ĝustas ?) ĝin al la lokaj aŭtoritatoj.
Alia flanko de la skulpatĵo far de Jesper Neergaard.
Posttagmeze, kun Nataŝa, mi vizitas la muzeon pri fungoj. Ĝi situas tute apud la ĉefa placo
"Trg Josip Jelacica" en la 4-a aŭ 5-a etaĝo, kaj tio ebligis min foti la placon de la muzeo. La interesa afero estas ke la muzeo tute ne indikitas kaj ke ne ekzistas akceptejo, fine ke ni estis, Nataŝa kaj mi, la ununuraj vizitantoj. Kiel ni povis eniri tiun misteran muzeon ? Ĉar Nataŝa bone konas la inicianton de la muzeo kiu estis profesoro pri agrikulturo kaj nun, kiel emeritulo, sin dediĉas al tiu (nova ?) muzeo.
Bedaŭrinde, mi ne memoras la nombron da fungoj
kaj montrofenestroj, sed kredu min, ili multis.
Jen la placo "Trg Josip Jelacica" fotita de la muzeo pri fungoj.
Bedaŭrinde, la statuo de Josip Jelacina ne vidiĝas,
ĝi estas pli maldekstre...





Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire