Frumatene, ni rendevuas kun Anton, blinda Esperantisto, plej simpatia, ĉe tramhaltejo. Ni tramas ĝis la urbocentro, kaj suprize, la promenado ekas ĝuste en la centro, kvankam mi havas la impreson ke mi jam estas en arbaro malgraŭ kelkaj deklivaj bienoj ĉe unu flanko de la vojo. La promendado mallongas por ni, 1 horo inkluzive ir kaj revenvojo, sed eblus daŭrigi per pli sovaĝaj vojoj.
Anton, Nataŝa kaj mi
Post duŝi kaj ŝanĝi la vestojn, mi lasas Nataŝa kaj iras denove al la urbocentro por renkonti Neven kaj viziti pli da lokoj. Ni interalie vizitas la Nacian Arĥivejon konstruita en stilo "Sécession". Ni bonŝancas ke oni permesis al ni eniri la studsalonon kvankam ni ne havis enirpermesilon...
Fasado de la Nacia Arĥivejo
Granda studsalono
La plafono tre plaĉis al mi. Zomu kaj admiru ĝin.
Poste, ni iras al la stacidomo kaj bushaltejo por aĉeti biletojn al Rijeka kien ni iros la sekvantan tagon. Ni decidas ne vojaĝi pertrajne ĉar la tuta vojaĝo daŭras inter 5 kaj 6 horoj. Ni vojaĝos buse.
Fervojistoj havas montrofenestron
ene de la stacidomo por varbi pri Esperanto.





Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire