dimanche 12 novembre 2017

Naŭa etapo : Bruselo

Nur unu nokton ni gastis ĉe Jannie kaj Johan kaj same dum nia lasta 9-a etapo en Bruselo ĉe Aline kaj Jean-Marc.
Niaj bruselaj gastigantoj havas tre interesan domon 3-nivelan sur deklivo. Estas interese ke ili ĝuas 3 ĝardenetojn, ĉiuj je malsamaj niveloj.

Ĉisupre, la ĝardeneto de la 2-a nivelo fotita de la alia ĝardeneto ĉe la 3-a nivelo. Ĉu ne bele ?


Aline kaj Jean-Marc kun miaj filoj. Estis matene tuj antaŭ nia foriro kaj la 2 filinoj, Clara kaj Lucie, ankoraŭ ne vekiĝis... Aline kaj Jean-Marc ne estas Esperantistoj sed sufiĉe apogas la ideon. Clara, la plej aĝa filino, estas membro de la Verdaj Skoltoj.

Sen niaj gastigantoj, ni vespere vizitis la centron de Bruselo. Estis sabate kaj turistoj nekredeble multis ĉie en la centro. Ni manĝis vaflojn, rigardis la luksajn montrofenestrojn de la vendejoj.

Tiel finiĝas nia vojaĝo tra Belgio kaj Nederlando. Multe da memoraĵoj, multe da simpatiaj gastigantoj, kiuj estas kompreneble bonvenaj ĉe ni en Noisy-le-Grand.

Oka etapo : De Rijp

Post nia restado en la nekredeble bela bieno de Marian kaj Marita, ni veturis al NordHolando tra la 25-kilometra digo, kie mi jam biciklis kontraù la vento en la jaro 1986 !!!
Post kelkaj vojeraroj pro mia ne ĝisdatumigita navigilo, ni alvenis ĉe niaj gastigantoj, Johan kaj Jannie. Pli ĝuste, ni gastis en ilia "kampara domo", proksime de urbeto Ursem.


Ĉisupre, la kampara domo de Jannie kaj Johan apud kanalo, tute izolite en la kamparo.


Sub tiu kovrita gisaĵa kuvego estas profunda puto, je ĉirkaŭ 40 metrojn, el kiu supreniras gasa (metana) akvo. La akvo estas forjetita en la kanalon dum la gaso estas ankoraŭ uzita por funkcigi la gaslampojn kaj la gasfornelon de la malnova parto de la domo kie vivis la geavoj kaj gepatroj de Jannie.

La malnova parto de la familia domo fariĝis kvazaŭ kampareca muzeo. Oni lasis ĉiujn objektojn ĉe ĝia kutima loko. Mankas nur la dommastrino kiu mortis antaŭ pli malpli 20 jaroj.


Ne nur la kampara domo meritis ke ni tranoktu ĉe Johan kaj Jannie. Ili ankaŭ bonguste preparis manĝaĵon por ni kaj vizitigis al ni belegan vilaĝon de fiŝkaptistoj "De Rijp". Kompreneble, la nuntempaj loĝantoj ne plu estas fiŝkaptistoj sed la aspekto de la vilaĝo tute ne ŝanĝiĝis. Ĝi nun fariĝis turista vilaĝo.

Proksime de urbeto Borne, ni jam spektis ĉareton kie oni povis aĉeti memfaritajn varojn sen vendisto. Oni mem enmetis monon en monujon... Ĉifoje, mi trovis ĉemure skatolon kie eblis pruntepreni librojn. Amuze, ĉu ne ?!

jeudi 2 novembre 2017

Sesa kaj sepaj etapoj : Groningen kaj Haulerwijk


GRONINGEN

Post Borne, ni vojaĝis al urbo Groningen, "Groningue" en la franca lingvo. Kial do la Francoj ĉiam transformas la nomojn de fremdaj propraj nomoj ? Pluse, "Groningue" aŭdiĝas groteske por Franclingvanoj.

Ni loĝis ĉe Ineke, kiu estas sufiĉe fama en sia lando pro ŝia agado. Ŝi lernis Esperanton kiam ŝi 16-jariĝis... Ineke ŝajne multe amuziĝis spektante la ludojn kaj agojn de miaj 2 plej junaj filoj. Ŝi tute ne plendis ilian bruadon !!! Tre bedaŭrinde mi tute forgesis foti nian karan gastigantinon kaj ŝian domon...

Jen kelkaj fotoj de la urba centro :



Ĉe la "granda placo" staras la urbodomo novklasika. Fakte, plej multaj vidindaĵoj troviĝas ĉirkaù tiu placo.





Tiu konstruaĵo el la 17-a jarcento estas prezentita kiel renesanca domego eble pro la konkoj...
Ĝi utilis kiel perceptejo por la regionaj impostoj, kaj poste por la grifeliĝo de la altvaloraj metaloj
 en la 19-a jarcento. Hodiaŭ, ĝi utilas kiel trinkejo kaj restoracio.




Eblas supreniri la turon de la preĝejo Sankta Marteno kiu altas je 97 metroj. Oni supreniras per spirala tre mallarĝa ŝtuparo. Iom komplike sed amuze estas pluiri kiam oni renkontas grupon kiu malsupreniras dum oni supreniras... Mi nombris pli ol 260 ŝtupojn, sed mi ne tute certas pri mia kalkulo. Dum la suprenirado, estas kelkaj salonoj kie videblas kariljonon, sonorilojn je diversaj grandoj, sed neniu klarigo legebla ĉu en la Nederlanda ĉu en aliaj lingvoj. Tio mankis... Tute supre, oni povas vidi la tutan urbon je ĉiuj flankoj.
Mi ankaù bedaŭras ke la preĝejoj estas ne viziteblaj kaj sen ajna informo pri tio.





Mi ĉiam miras ke la fenestroj de la privataj domoj estas tiom grandaj kaj senkurtenaj. Oni do ĉion povas vidi interne... Ŝajnas ke Nederlandanoj tiel volas montri ke nenio meritas esti kaŝita... Tre ofte la fenestroj aspektas belegaj kaj montras kolektojn da diversaj objektoj, ĝenerale artaj kaj arte kunmetitaj, foje amuzaj kiel tiu kolekto da simioj. Hazarde, aperas ankaù 2 grandaj simioj...





Ĉe la kanaloj, preskaù ĉie troviĝas velŝipoj. Vespere, ni eĉ manĝis bonguste patkukojn en velŝipa restoracio.


HAULERWIJK

Je la 1-a de novembro, vespere, ni ekveturis al urbeto  Haulerwijk, tie kie loĝas Marita kaj Mariam kiuj estas samtempe muzikistinoj en 2 grupoj, Kajto kaj Kapriole, kiuj kantas en Esperanto. Ni forlasis Groningen malfruvespere kaj jam noktis. Ni kiel ofte perdiĝis pro la eksa navigilo, kaj post preskaù 2 horoj da veturserĉado (por nur 35 km...), ni trafis teran vojeton kiu longis preskaŭ 800 metrojn, senlume. La domoj de Marita kaj Marian estas la lastaj ĉe la fino de la vojeto. Marita kaj Marian ne nur muzikumas, ili ankaŭ bredas kokojn, ĉevaletojn, kultivas la ĝardenon kie kreskas diversajn legomojn, prizorgas la bienon kun arbareto. Ili ankaŭ ludonas dometon al turistoj "maison d'hôtes" en la franca kiu estas samtempe senpaga gastigejo por Esperantistoj.


Dekstre, la gastejo, maldekstre, la domo de Marita kaj Mariam. Kia agrabla loko por ripozi, ĝui la naturon !


Mi ŝatas tiun foton. Tio estas vidaĵo de la domo de M&M sed de malantaŭe. Ĉio aspektas tute sovaĝa, pro tio mi ŝatas ĝin.

La 2 ĉevaletoj kiuj pace kaj netrude rigardas la turistojn. Malantaŭ la plej foraj bariloj komenciĝas la arbaro. Je jaùde niaj gastigantinoj promenigis nin tie.

Post bongusta kaj neordinara vespermanĝo, ni ludas sesope. Mi venkis !!!

La gastejo estas ankaŭ plena je surprizoj, ekzemple la ŝtuparo kiu kondukas al la ĉambroj.

Sed ĝi estas vera gastejo tre komforta.

07/08/2019 : Lasta tago

Hodiaŭ, mi forflugos al mia lando. Sed ĉi-matene, ni denove refaros la promenadon kiun ni jam faris la 31-an de julio, Anton, Nataŝa kaj mi....