Iom da historio
En la 80-aj jaroj, mi esperantiĝis kaj vojaĝis pere de Esperanto en kelkaj landoj kiel Germanio, Nederlando, Katalunio (Hispanio), Francio, Japanio kaj Suda Koreio. Nu, mi parolas pri landoj en kiuj mi gastis ĉe Esperanto-familioj. Tiuj spertoj estis vere fruktodonaj por la junulo iom naiva kaj malriĉa kiu mi tiam estis. Mi ekzemple memoras ke mi iam gastis ĉe nerderlandaj bovinbredistoj. Dum la sama vojaĝo, mi gastis ĉe alia familio kiu kultivis tulipojn. La viro eĉ kreis tulipon, nigre-ruĝan se mi bone memoras, kiun li nomis "Esperanto".
Pri ni
Mi nomiĝas Aleks, sed por la francaj Esperantistoj, mi estas Aleksandro ĉar estas aliaj Aleks-oj. Aliaj tre malnovaj konatoj, dum mia infanaĝo konas min kiel Robert, sed mia oficiala nomo estas Robert-Aleksandre. Mi 57-jaraĝas, instruas teknologion en pariza mezlernejo, mia edzino estas vjetnamdevena kaj mi havas 3 filojn kun vjetnamaj personaj nomoj.
Pri Esperanto : mi aùdis pri la lingvo unuafoje komence de la 80-aj jaroj, rapide esperantiĝis en la jaro 1984 kaj tuj ekvojaĝis kaj aktivadis. Rapide tiu aktivado lacigis min kaj mi ĉesis ĉion ekcepte miajn restadojn en KCE, La-Chaux-de-Fonds, Svislando, kie mi volontulis sub la gvidado de Claude Gacond. Tio estis dum la someroj verŝajne inter 1987 kaj 1989.
Dum la ses unuaj monatoj de la jaro 1990, mi preskaù profesie agadis por Esperanto en Suda Koreio kaj ankaù vojaĝis per Esperanto en Japanio. Mi daùre aktivis sed nur en la Esp-klubo de urbo Taegu, Suda Koreio, tie kie mi laboris de 1991 ĝis 1996. Kaj mi tute kabeiĝis inter 1996 kaj 2016. Tiam mi partoprenis kun miaj 3 filoj en NR en Sarrebrucken dum tuta semajnfino kaj denove interesiĝas pri la lingvo, la kulturo kaj la movado. Mi esperantigis miajn 3 filojn, ĉefe la 2 plej aĝajn.
Mia plej aĝa filo nomiĝas Anh Tuan /an tùan/, kio povus signifi "lumo kaj obeemo". 16-jaraĝa, li estas liceano, muzikemas, sportemas, ludemas kaj kun granda entuziasmo fariĝis Verda Skolto.
Mia 2-a filo nomiĝas Nam Xuan /nam sùan/, kiu klare signifas "suda printempo". 10-jaraĝa, li studas en elementa lernejo kaj same kiel la granda frato, muzikemas, sportemas, ludemas. Li planas fariĝi Verda Skolto tuj kiam lia aĝo ebligos tion al li.
Mia plej juna filo nomiĝas Son Linh /son lin/, kiu signifas "spirito de la monto". Ĝis nun, ni, la gepatroj iom dubemas pri la ĝusta elekto de la nomo... Li 5-jaraĝas kaj eniros la elementan lernejon post kelkaj tagoj. Li ludemas kaj ĉefe ludemas. Li ekalparolas min en Esperanto kaj bone komprenas tion kion mi diras al li.
Miaj celoj pri tiu blogo
Nu, por estontaj gastigantoj, la blogo povas sciigi iomete pri nia vivo, niaj gustoj... Eventuale, kelkaj Esperantistoj kiuj jam esperantumis en la 80-aj jaroj eble memoros min legante tion.Alia celo estas ankaù montri al miaj gelernantoj unu el la espektoj de nia komunumo : la vojaĝeblecoj kaj ia "frateco" kiu ekzistas inter Esperantistoj.
Fine, ĝi rolludos kiel memorlibro. Mi jam faris similan blogon en la franca lingvo rilate al la konstruado de mia domo, kaj mi ĝojis tiun redaktadon malgraù la tempon kiun mi bezonis...


Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire