Mi jam diris ke mi spertis vojaĝi gastante ĉe Esperantistoj en la 80-aj jaroj, kaj reciproke mi gastigis gejunulojn en mia loĝejo tiam kiam mi loĝis en Villemomble, proksime de Parizo.
Intertempe, mi maljuniĝis je 30 jaroj kaj mi planas denove vojaĝi kun la 3 filoj. Estas tute alia afero.
Por tiu-ĉi unua sperto, mi elektis viziti Belgion kaj Nerderlandon dum 15 tagoj. Kompreneble, oni ne vizitas 2 landojn en tiom malmulte da tempo... sed ni simple konformiĝas al la lernejaj ferioj.
Nerderlando kaj Belgio sufiĉe proksimas de nia hejmo kaj estas sufiĉe multe da gastemaj Esperantistoj kiuj akceptas ĝis 4 homojn samtempe.
Jen, nia programo laù la loĝlokoj :
297 km, 3h15 de Noisy-le-Grand ĝis Bruĝo
Sabate, dimanĉe (21 kaj 22/10) en Flandrio : proksime de Bruĝo, ĉe Bart kaj Thomas Demeyer
109 km, 1 horo 23'
Lunde, marde (23 kaj 24/10) en Flandrio : proksime de Antwerpen ĉe Eddy kaj Ella
106 km, 1 horo 27'
Merkrede, jaùde (25 kaj 26/10) en Nederlando : en S-Hertogenbosch ĉe Mieke
kaj Wim Verberne
80 km, 1 horo
Vendrede, sabate (27 kaj 28/10) en Nederlando : ni partoprenos la aranĝon de NEJ (KKPS) en Lunteren kaj la koncerton de Kajto
105 km, 1 horo 30'
Dimanĉe, lunde (29 kaj 30/10) en Nederlando : ĉe Sandra kaj Axel proksime de Enschede
137km, 1 horo 46'
Marde, 31/10 de oktobro : ĉe Ineke en Groningen
35 km, 43'
Merkrede kaj jaùde (01 kaj 02/11) : Marian kaj Marita, en Haulerwijk
174 km, 2 horoj 5'
Vendrede, 03/11 : ĉe Johan kaj Jannie en NordHolando proksime de Alkmaar
251 km, 2 horoj 36'
Sabate, 04/11 en Bruselo : ĉe Jean-Marc, Aline, Lucie "Lutro" kaj Clara "Dama"
310 km, 3h06 de Bruĝo ĝis Noisy-le-Grand
mardi 29 août 2017
lundi 28 août 2017
Nia projekto
Iom da historio
En la 80-aj jaroj, mi esperantiĝis kaj vojaĝis pere de Esperanto en kelkaj landoj kiel Germanio, Nederlando, Katalunio (Hispanio), Francio, Japanio kaj Suda Koreio. Nu, mi parolas pri landoj en kiuj mi gastis ĉe Esperanto-familioj. Tiuj spertoj estis vere fruktodonaj por la junulo iom naiva kaj malriĉa kiu mi tiam estis. Mi ekzemple memoras ke mi iam gastis ĉe nerderlandaj bovinbredistoj. Dum la sama vojaĝo, mi gastis ĉe alia familio kiu kultivis tulipojn. La viro eĉ kreis tulipon, nigre-ruĝan se mi bone memoras, kiun li nomis "Esperanto".
Pri ni
Mi nomiĝas Aleks, sed por la francaj Esperantistoj, mi estas Aleksandro ĉar estas aliaj Aleks-oj. Aliaj tre malnovaj konatoj, dum mia infanaĝo konas min kiel Robert, sed mia oficiala nomo estas Robert-Aleksandre. Mi 57-jaraĝas, instruas teknologion en pariza mezlernejo, mia edzino estas vjetnamdevena kaj mi havas 3 filojn kun vjetnamaj personaj nomoj.
Pri Esperanto : mi aùdis pri la lingvo unuafoje komence de la 80-aj jaroj, rapide esperantiĝis en la jaro 1984 kaj tuj ekvojaĝis kaj aktivadis. Rapide tiu aktivado lacigis min kaj mi ĉesis ĉion ekcepte miajn restadojn en KCE, La-Chaux-de-Fonds, Svislando, kie mi volontulis sub la gvidado de Claude Gacond. Tio estis dum la someroj verŝajne inter 1987 kaj 1989.
Dum la ses unuaj monatoj de la jaro 1990, mi preskaù profesie agadis por Esperanto en Suda Koreio kaj ankaù vojaĝis per Esperanto en Japanio. Mi daùre aktivis sed nur en la Esp-klubo de urbo Taegu, Suda Koreio, tie kie mi laboris de 1991 ĝis 1996. Kaj mi tute kabeiĝis inter 1996 kaj 2016. Tiam mi partoprenis kun miaj 3 filoj en NR en Sarrebrucken dum tuta semajnfino kaj denove interesiĝas pri la lingvo, la kulturo kaj la movado. Mi esperantigis miajn 3 filojn, ĉefe la 2 plej aĝajn.
Mia plej aĝa filo nomiĝas Anh Tuan /an tùan/, kio povus signifi "lumo kaj obeemo". 16-jaraĝa, li estas liceano, muzikemas, sportemas, ludemas kaj kun granda entuziasmo fariĝis Verda Skolto.
Mia 2-a filo nomiĝas Nam Xuan /nam sùan/, kiu klare signifas "suda printempo". 10-jaraĝa, li studas en elementa lernejo kaj same kiel la granda frato, muzikemas, sportemas, ludemas. Li planas fariĝi Verda Skolto tuj kiam lia aĝo ebligos tion al li.
Mia plej juna filo nomiĝas Son Linh /son lin/, kiu signifas "spirito de la monto". Ĝis nun, ni, la gepatroj iom dubemas pri la ĝusta elekto de la nomo... Li 5-jaraĝas kaj eniros la elementan lernejon post kelkaj tagoj. Li ludemas kaj ĉefe ludemas. Li ekalparolas min en Esperanto kaj bone komprenas tion kion mi diras al li.
Miaj celoj pri tiu blogo
Nu, por estontaj gastigantoj, la blogo povas sciigi iomete pri nia vivo, niaj gustoj... Eventuale, kelkaj Esperantistoj kiuj jam esperantumis en la 80-aj jaroj eble memoros min legante tion.Alia celo estas ankaù montri al miaj gelernantoj unu el la espektoj de nia komunumo : la vojaĝeblecoj kaj ia "frateco" kiu ekzistas inter Esperantistoj.
Fine, ĝi rolludos kiel memorlibro. Mi jam faris similan blogon en la franca lingvo rilate al la konstruado de mia domo, kaj mi ĝojis tiun redaktadon malgraù la tempon kiun mi bezonis...
Inscription à :
Commentaires (Atom)
07/08/2019 : Lasta tago
Hodiaŭ, mi forflugos al mia lando. Sed ĉi-matene, ni denove refaros la promenadon kiun ni jam faris la 31-an de julio, Anton, Nataŝa kaj mi....
-
Mi vizitis sufiĉe multe da lokoj en tiuj 2 urboj kaj mi iom konfuziĝas pri la vizitaj lokoj. Espereble, iu leganto de mia blogo korektos mia...
-
Frumatene, ni rendevuas kun Anton, blinda Esperantisto, plej simpatia, ĉe tramhaltejo. Ni tramas ĝis la urbocentro, kaj suprize, la promena...
-
Nur unu nokton ni gastis ĉe Jannie kaj Johan kaj same dum nia lasta 9-a etapo en Bruselo ĉe Aline kaj Jean-Marc. Niaj bruselaj gastigantoj ...

